The Wayback Machine - https://web.archive.org/web/20070817190528/http://www.kaem.org/html/shownews.php?id=43 titolo Esperanto en Azio n-ro 55 Esperanto en Azio n-ro 55 (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) Bulteno de KAEM Januaro 2007 Jaro de IJK, UK kaj ILEI + AK en Azio Venis la jaro 2007. Tiu ĉi jaro devas esti jaro de granda salto de Azia Esperanto-Movado, profitante jenajn internaciajn kongresojn okazontajn en Azio: unue la 63an Internacian Junularan Kongreson en Hanojo, Vjetnamio (7/27-8/3), due la 92an Universalan Kongreson en Jokohamo, Japanio (8/4-11), trie la 40-an Konferencon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Ranzan, Japanio (8/11-19) kaj laste ne en 2007 sed komence de 2008 (2/11-15) la 5an Azian Kongreson en Bengaluro, Barato. Azio havas grandan potencon. Post multaj jaroj de koloniismo, militoj kaj sekvaj tumultoj, fine Azio ekpaŝis laŭ la vojo de prospero kaj amikeco. Nun estas tempo por montri tiun potencon al la tuta mondo okaze de tiuj eventoj. Ni vere malfermu epokon de Azio, epokon de Azia Esperanto-Movado. (HORI Yasuo) NOVJARA MESAĜO de la prezidanto de UEA Renato Corsetti (Prezidanto de UEA) Karaj esperantistoj, Ĉi tiu estas la lasta mesaĝo, per kiu mi, kiel prezidanto de UEA, salutas vin okaze de la nova jaro. Eble venis la momento post tiom da jaroj starigi personan bilancon pri ĉi tiu tuta periodo: kion mi celis fari, kial mi celis tion, kaj kion mi atingis kaj ne atingis. Unue mi diru sincere, ke mi opinias, ke en ĉiuj ĉi tiuj jaroj mi pli multe ricevis de UEA ol mi donis al ĝi. Same mi opinias, ke dum la tuta vivo mi pli multe ricevis de Esperanto ol mi donis al ĝi. Tio verŝajne ne estas nur mia sento. Mi trovis ĝin ĉe multaj esperantistoj sed ankaŭ ĉe la plej fidelaj agantoj en aliaj idealismaj organizaĵoj, ĉu en politikaj partioj, ĉu en perditaj misiejoj en Afriko. Pro tio, kion mi ricevis de Esperanto kaj de UEA, mi dankas vin, membrojn kaj nemembrojn de UEA, kiuj legas ĉi tiujn liniojn. Mi ne forgesos viajn donacojn, kaj viaj plej belaj donacoj estas tio, kion vi faris por Esperanto. Se temas pri Esperanto, mi havis la naivan ideon antaŭ deko da jaroj proksimume, ke unu el la problemoj de la nuna movado estas, ke ĝi ne plu estas movado. Vi scias, ke ĉiuj revolucioj en la daŭro de la tempo instituciiĝas, kaj ke la idealismaj batalantoj de la unua periodo transdonas la regadon al homoj, kiuj apartenantaj al posta generacio, ne havas la samajn idealismajn pensojn, emojn kaj agojn. Temas pri homoj, kiuj volas mastrumi efike kaj remeti en ordon la ĥaosan entuziasmon de la antaŭa periodo. Tio estas, tre verŝajne, natura leĝo, el kiu ankaŭ la Esperanto-movado ne povas elfuŝi. Se Esperanto estus la lingvo plej multe instruata en la mondo, tiam certe ne profitus el tio idealistoj kiel ni, sed tiuj samaj homoj, kiuj nuntempe profitas el la instruado de la angla. Por profiti el io, oni devas esti profitema, kaj esperantistoj ne estas tiaj. Sed la Esperanto-movado ne venkis, kaj la problemo ne estas tiu. La problemo de la nuna movado, kiu iĝis malpli mova, estas objektiva kaj ŝuldiĝas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas ĝin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti ĝin kaj mem plu disvastigi ĝin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo, kiun Zamenhof eĉ ne antaŭvidis, ni sentas nin senhelpaj,ni sentas, ke ni vane remas kontraŭflue. Kaj, kiel diras indonezia diro, eĉ krokodiloj ĉi tie temas pri la veraj bestoj? ridas se vi provas remi kontraŭflue. Je tiu fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali kontraŭ la angla. Eble kelkaj el vi konas la rakontojn pri Asteriks, loĝanto en malgranda vilaĝo de Gaŭlujo, la sola vilaĝo, kiu aŭdacas kontraŭstari la invadintan roman armeegon. Sendube la loĝantoj de aliaj vilaĝoj diris, ke ne estas ilia tasko, batali kontraŭ la latina... kaj vidu la sekvojn. En tiu kazo restas al ni nur la vojo krei nian propran niĉon, nian propran neston en forlasita parto de la arbaro, kaj zorgi pri niaj aferoj. Tion mi neniel povas akcepti. Komprenigi tion al ĉiuj espernatistoj estis unu el la linioj de mia agado. Mi, ni, estas kiel la vilaĝo de Asteriks. Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj provas enkonduki revolucian novaĵon, sed la mondo ĉirkaŭ ni ne volas aŭdi ĝin, ĉar ĝi renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. La samo okazis pri sklaveco, la samo estas okazanta nun pri tre pli gravaj temoj. Oni eĉ ŝerce demandas, ĉu la terglobo malaperos en la jaro 2050-a a? 2060-a, simple ĉar aro da homoj, kiuj taksas sian komforton pli grava ol ili taksas la pluekziston de la mondo, fajfas pri malpurigo de la medio, internaciaj konvencioj ktp. Do, ne estas nur Esperanto, kiu estas malatentata de la regantaj fortoj en la imperio. Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia lingva kampo, sed ni ne devas akcepti ĝin, se ni volas ankoraŭ havi la rajton, respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn. Tion mi provis diri al la esperantistoj en ĉi tiu periodo, kaj mi trovis multajn aŭskultantojn favorajn je tio. Mi provis ĝisnaŭze revenigi al la idealismo de Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj multe pli danĝera revoluciulo ol ni nun. Ni certe ne triumfigos Esperanton zorgante pri niaj elegioj en nia forlasita parto de la arbaro. Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni rekte batalos kontraŭ ni, sed tio estos agnosko, ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj. Bonŝance la historio ne finiĝis. La nuna situacio ne daŭros eterne, kaj post la fino de unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj bataloj kaj aliaj antaŭvidoj por la estonteco. Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptiĝi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. homoj el malsamaj kaj inter si batalantaj landoj dum la unua mondmilito. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj loĝantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata "fera kurteno" en multaj jardekoj de la pasinta jarcento. Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti aŭskulti esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaŭ aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas. Krei esperantistojn en ĉiuj mondopartoj kaj ne nur en la tradiciaj landoj estis la dua linio de mia laboro. Certe nun UEA ne estas nur malplena mallongigo en multaj triamondaj landoj. Mi trovis multajn favorajn aŭskultantojn pri la supre menciitaj ideoj, sed mi ankaŭ trovis multajn indiferentajn aŭskultantojn kaj ankaŭ kelkajn kontraŭajn. Al ĉi tiuj mi diras, ke mi neniam pensis, ke nur mi posedas la veron. Ni vidu en la praktiko, kies ideoj portas pli da rezultoj, tio estas pli multaj neesperantistoj, kiuj konvinkiĝas lerni kaj uzi Esperanton, ĉar la cetero, laŭ konata libro-titolo, estas nur literaturo. Mi devas ankoraŭ diri du aferojn. La unua temas pri la graveco de la Centra Oficejo de UEA kaj pri la supozataj (vere nur supozataj) luktoj ĉirkaŭ ĝi aŭ inter ĝi kaj la organoj de UEA. La Centra Oficejo estas la plej grava loko en la tuta komunumo. Sen ĝi ne ekzistus firma punkto al kiu rigardi. Ĝi estas nia Mekko kaj nia Vatikano, nia Jerusalemo kaj tiel plu. Dirinte tion, mi tamen diru, ke ĝi havas sian rolon kaj plenumas tion bonege, sed oni ne rajtas atendi de ĝi tion, kion ĝi ne povas fari. Se via intereso estas disvastigi Esperanton en Indonezio, en Gvatemalo aŭ en Francujo, inter la lingvo-instruistoj de Aŭstralio aŭ de Germanujo, la Centra Oficejo ne povas fari tion. Se vi volas ke Eŭropa Unio uzu Esperanton, ne pensu, ke tio okazos per translokigo de la Centra Oficejo al Bruselo. Respondecas pri la progreso de Esperanto en la mondo, pri la atingoj de la celoj de la statuto de UEA, ni mem, la aktivuloj, neniu alia. Ne havu iluzion, ke per oficistoj, vi povas anstataŭigi volontulajn agantojn. Tio estas la maljuneca malsano de nia movado, por parafrazi iun, kiun oni lastatempe tro malmulte citas. Tiukampe mi ne faris multon, sed certe UEA, inkluzive de la Centra Oficejo, eniris la retan mondon dum la lasta jardeko. Samtempe mi klopodis helpi la agantojn tra la landoj kaj tra la lokaj kluboj, ĉar ili estas la veraj produktantoj de esperantistoj, kaj ni ekzistas nur danke al ili. La dua afero estas, ke mi havas tre bonajn memorojn pri la maniero, kiel multaj novaj esperantistoj en la ekonomie evoluinta mondo kaj multaj normalaj esperantistoj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko reagis je miaj tro multaj petoj pri kunlaborado aŭ tutsimple pri laborado. La retaj lernintoj estas, ekzemple, tiuj junuloj, kiuj ekpensas, ke estus bele se ekzistus franca-esperanta vortaro, kaj ekverkas ĝin, ne konsciante pri la ekzisto de la tuta franclingva esperantistaro kaj pri ĝia historio (retaj kursoj ofte estas iom tro kaŝemaj pri la ekzistanta nereta movado). Por doni ekzemplon pri la neeŭropanoj, mi parolu pri juna afrikano ĵus-lerninto de Esperanto, kiu havis teruran trafik-akcidenton, pro kiu li devis resti en malsanulejo, kaj lia biciklo komplete detruiĝis. Dum la restado en la malsanulejo lia ĉefa angoro estis, ke nun pro manko de biciklo li ne povos iri instrui Esperanton al lokoj malproksimaj du dekojn da kilometroj, kaj pri tio li parolis kun la homoj, kiuj demandis pri lia sano. Elirinte el la malsanulejo, kaj ricevinte la biciklon de eŭropaj esperantistoj, li refariĝis la plej feliĉa homo en la mondo, kaj ekpedalis al siaj foraj klubetoj. Da tiaj okazoj ekzistas multaj en la plej malriĉaj landoj de la mondo. Mi bedaŭras, ke mi ne povas citi pliajn, sed ĉiuj miaj sudamerikaj, afrikaj kaj aziaj geamikoj, certe rekonos sin. Dum ekzistos tiaj homoj, vi rajtas dormi trankvile pri la pluekzisto de Esperanto, kaj mi rajtas trankvile fini mian periodon kun granda danko al vi ĉiuj! ================================= La 63a Internacia Junulara Kongreso en Hanojo, Vjetnamio Dato: La 27a de julio ĝis 3a de aŭgusto 2007 Kongresa temo: Paco, Kunlaboro kaj Disvolviĝo La 27a de Julio (vendredo) - Akcepto de delegitoj ĉe Hanoja Fremdlingva Universitato - Nacia Universitato: Internacia Interkonatiĝo La 28a de Julio (sabato) - Malferma Ceremonio de la Kongreso ĉe la Granda Amfiteatro - Kunsido pri Kongresa ĉeftemo La 29a de Julio (dimanĉo) - Duontaga Ekskurso, Arta Programo, La 30a de Julio (lundo) - Esperanto-Tago: Kunsido pri Kongresa Temo, Duontaga Ekskurso - Festo de Internacia Lingvo, Nokta Balo La 31a de Julio (mardo) Tuttaga Ekskurso La 1a de Aŭgusto (merkredo) - La Vjetnama Tago, Duontaga Ekskurso, TEJO-Vespero: La 2a de Aŭgusto (ĵaŭdo) - Tago de Azia Esperanto, Ferma Soleno, Internacia Vespero La 3a de Aŭgusto (vendredo) Adiaŭoj Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) estas la plej nova, la 44a membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO www.tejo.org). VEJO landsekciiĝis celante kontribui al disvolvigo de nia junulara movado de Esperanto kaj plilarĝigi solidarecon, amikecon, kunlaboron surbaze de reciproka kompreniĝado en la juna esperantistaro. Nuntempe, ni havas sufiĉe multajn aktivajn gejunulojn, kiuj volonte kaj samidee kontribuos por la 63a IJK. Hay Li Lai Thi [email protected] La 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, Japanio Dato: la 4a ĝis la 11a de Aŭgusto2007 Loko: Jokohamo, Japanio Kongresa temo: "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto" En 1965 okazis la unua UK en Azio en Tokio. Post pli ol 40 jaroj Japana Esperanto-Instituto invitas la 92an UK al Jokohamo, bela havenurbo, kiu situas najbare de Tokio, memore al la 100-jariĝo de la japana Esperanto-movado (kvankam la datreveno koincidis kun la jaro 2006). Estos uzataj kvar kongresejoj situantaj reciproke proksime laŭ la programeroj; ĉefkongresejo "Pacifiko-Jokohamo" por ĝeneralaj programeroj, halo "Minato-Mirai" por Solenaj Inaŭguro kaj Fermo, Nacia kaj Internacia Vesperoj, Muzika Halo "Kenmin" por koncerto kaj teatraĵo kaj Domo "ZAIM" por junulara kaj publika programeroj. UK estas ĉefe organizata de UEA, tial LKK iniciate ne multe aranĝas la programerojn. Unu el tiuj estas Nacia Vespero, al kiu LKK invitos unuagradajn artistojn de tradiciaj muzikoj kaj danco. Por antaŭ- kaj postkongreso ĝi planas vojaĝojn al malnova ĉefurbo Kioto, atombombita urbo Hiroŝimo, monda heredaĵo Nikko ktp. Aliaj eventoj; *Infana Kongreseto: en Esperanto-Domo de Yatugatake en gubernio Yamanaĉi (la 4a-11a de aŭgusto) Interesitoj bv. kontakti Bert Schumann,[email protected] *La 5a Nitobe-simpozio: en Sophia Universitato en Tokio (la 2a-3a de aŭgusto) Detalon vi ricevos en Dua Bulteno, se vi jam aliĝis. Vizitu TTT-ejon de LKK http://www.jei.or.jp/UK92/ TTT-ejon de UEA http://www.uea.org/ La 40-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Dato: la 11a ĝis la 19a de aŭgusto Loko: Ranzan, Japanio (en najbara gubernio de Tokio) Temo: Virinoj en Esperanto-Kulturo ILEI estas la ĉefa renkonto-punkto por instruistoj kaj edukistoj. Ĝi havas operacian rilaton kun UNESCO kaj estas unu el nur ses aliĝintaj fakaj asocioj de UEA. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45, sed en Azio sekcioj troviĝas nur en ĉinio, Irano, Japanio kaj Koreio. Konferenco estas bona ŝanco scii pli pri agadoj de ILEI, do ni bonvenigos vian partoprenon! Ni dividos la konferencon en du partojn: En la unua parto (11a-14a) ni havos kutimajn programerojn kiel prelegojn, seminariojn, raportkunsidojn, lingvan festivalon, komitatkunsidon ktp. En la dua parto (15a-19a) ni ĝuos turismojn al ĉirkaŭaj urboj kaj monda heredaĵo Nikko, kelkajn programerojn pri japana kulturo, interalie te-ceremonion en tradicia japanstila konstruaĵo. Aliĝkosto estas ĝis la 31a de marto 2007, membroj de ILEI ne-membroj de ILEI Japanoj kaj koreoj: 50 eŭroj 55 eŭroj Alilandanoj: 30 eŭroj 35 eŭroj Tranokto en ŝtata Eduk-Centro por Virinoj kostas inter 17-20 eŭroj por unu nokto. Post la UK ni partoprenontoj komune vojaĝos al Ranzan. Informoj pri la konferenco kaj aliĝilo estas haveblaj en la hejmpaĝo de ILEI, www.ilei.info, kaj ĉe la ĉefa loka organizanto. Tieko ISIKAWA, [email protected]. Sukcesis la 93a Japana Esperanto-Kongreso La 93a Japana Esperanto-Kongreso okazis en urbo Okayama la 7an-9an de oktobro kun 474 aliĝintoj (321 efektivaj partoprenantoj). Tiun kongreson markis kvar historiaj aferoj; unue, la jaro 2006 estis la 100-jara datreveno de la komenco de la japana Esperanto-movado, due, en Okayama en 1905 komenciĝis la unua koresponda kurso de Esperanto fare de Edward Gauntlett, tiama anglalingva instruisto, trie, Okayama estas naskiĝloko de s-ro YAGI Hideo, tiama prezidanto de UEA, kiu invitis la UK-on al Tokio en 1965 kaj kvare, la jaro 2006 estis ĝuste la antaŭjaro de la venonta UK en Jokohamo. Laŭ tiuj kvar temoj, okazis “Simpozio pri Esperantaj organizaĵoj en Japanio” kaj “Simpozio pri familio Gauntlett”, eldoniĝis verkaĵoj de d-ro YAGI kaj dum la kongreso okazis diversaj kunsidoj, kiuj alvokis al la kongresanoj kunlaboron por la sukceso de la venonta UK. La 7an okazis du ekskursoj, unu al fama ceramikaĵejo Bizen kaj la alia al distrikto Kibi plenaj de malnovaj temploj kaj tumuloj. En la kongresejo okazis pluraj kunsidoj, kaj vespere en Amika Vespero kongresanoj ĵuis artajn prezentaĵojn. La 8an matene okazis diversaj fakaj kunsidoj, kaj posttagemeze okazis Solena Malfermo. En Simpozio pri familio Gauntlett parolis lia pranepino kaj studantoj pri liaj familianoj. Vespere okazis Bankedo en hotelo. La 9an okazis fakaj kunsidoj kaj Simpozio pri Esperantaj organizaĵoj, en kiu parolis s-ro Miyosi Etuo, kiu reklamadas en eŭropaj ĵurnaloj pri Esperanto, s-ro Hori Yasuo pri azia Esperanto-movado, s-ro Ŝibayama Zyun’iti pri japana movado kaj aliaj. La plej popularaj estis du- tagaj kunsidoj por komencantoj, en kiuj veteranaj esperantistoj parolis pri Esperanto surbaze de siaj abundaj spertoj. Posttagmeze okazis Fermo, en kiu Ossaka-Premio estis aljuĝita al Komitato de “Esperanto-Japana Vortaro” ĵus eldonita, kaj fine la verda standardo estis transdonita al la membroj de la venonta kongreso okazonta en gubernio Gunma la 26a-28a de oktobro 2007.La japana movado eniris en sian duan jarcenton. (Raportis HORI Yasuo) Sendu vian eseon temantan pri “Esperanto kaj Mi” La venonta 94a Japana Esperanto-Kongreso okazos en gubernio Gunma, 150 kilometrojn norde de Tokio, de la 26a ĝis la 28a de oktobro 2007. La kongresa temo estas “Kion aziaj esperantistoj atendas de Japanio? Kian rolon Japanaj esperantistoj ludu en Azio?” Laŭ tiu temo Loka Kongresa Komitato (LKK) esperas, ke japanaj esperantistoj havu pli grandan perspektivon al la tuta Azio. Kiel la kongresan memoraĵon LKK planas eldoni esearon titolitan “Esperanto kaj mi”, kolektinte almenaŭ 100 ese(et)ojn el la tuta Azio. Mi petas, ke legantoj de tiu ĉi organo verku eĉ mallongan eseon pri sia renkontiĝo kun Esperanto. Tiu libro malkovros sekretojn de esperantistoj en la tuta Azio. 1. Longeco de la eseo: de 1 linio ĝis 1 paĝo (2000 literoj) 2. Temo: “Esperanto kaj mi” (Kiel kaj kiam mi renkontis Esperanton? 3. Kiamaniere mi lernis/as Esperanton? Kial mi estas esperantisto? Kion mi volas fari per kaj por Esperanto? ktp.) 4. Aldonu vian karieron: nomo, aĝo, adreso, retadreso, profesio 5. Honorario: LKK sendos ekzempleron al la verkinto. 6. Sendu vian eseon ĝis la fino de aprilo al: HORI Yasuo 10-27 Simosinden, Maebasi, Gunma, Japanio 371-0822 [email protected] Invitotoj al la UK en Jokohamo estis elektitaj Invitkomitato de Japana Esperanto-Instituto Prezidanto HORI Yasuo (s-ro) [email protected] En Aŭgusto2007 okazos la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio. Kiom multe partoprenos en ĝi el aziaj landoj estas unu kriterio, per kiu oni taksos tiun ĉi UK-on sukcesa aŭ ne. Sed oni ne povas atendi nur iliajn spontanajn partoprenojn, ĉar ekzistas du ĉefaj obstakloj por la partopreno; multekosteco kaj vizo-problemo. La japana registaro severe kontrolas enirojn de azianoj. Malbonŝance Japanio situas en la maro, pro kio plejparto de la partoprenontoj nepre devos preni aviadilon por viziti. Krome Japanio estas fifama pro multekosteco, kaj ekonomia situacio de aziaj popolanoj ĝenerale ne estas bona. Japana Esperanto-Instituto volas iel solvi tiujn problemojn kaj lanĉis projekton inviti aziajn aktivulojn; unue per la subvencio el sia buĝeto kaj due per sia garantio al la registaro. En aŭtuno 2006 JEI aperigis anoncon pri tiu projekto en "Esperanto en Azio", kaj varbis tiujn, kiuj volas partopreni en la UK per tiu projekto. Fine de novembro, nombro de kandidatoj estis 54 el 14 landoj. La 10an de decembro komitato de tiu projekto havis kunsidon kaj post longa diskuto elektis jenajn 23 kandidatojn. El tiuj, 8 homojn iuj Esperanto-kluboj a? esperantistoj jam decidis akcepti kaj prizorgi kiel siajn gastojn, sed la ceterajn ne, do poste JEI serĉos prizorgantojn de la ceteraj 15 homoj kaj komencos aranĝi kondiĉojn de iliaj vojaĝoj al Japanio. Por plene sukcesigi tiun projekton ankoraŭ estos diversaj malfacilaĵoj, sed JEI kaj la invitkomitato firme decidis antaŭenigi la projekton. Ni petas plu da helpoj de eksterlandaj kaj japanaj esperantistoj. Elektitaj kandidatoj Taĝikio: s-ro Saidnabi Saidilhomzoda Indonezio: s-ro Hazairin R. Junep Nepalo: s-ino Apsana Giri s-ro Shree Prasad Pokhrel s-ro Razen Manandhar s-ino Indu Devi Thapaliya Ĉinio: s-ino Wang Shanshan s-ino Zhang Yan (Hirundo) s-ro Wu Guojiang s-ro Xiong Linping s-ro Song Jungquan Vjetnamio: s-ino Dao Thi Mai Anh s-ino Le Thi Hai Minh s-ino Nguyen Thi Minh Nguyet s-ino Nguyen Thu Quynh Barato: s-ro Anekal Sanjeeva Venkatesh Reddy Mongolio: s-ino Dagva Gereltogtokh Pakistano: s-ro Shabbir Ahmad Sial Irano: s-ro Mohammad Reza Torabi s-ro Hamzeh Shafiee Rusio: s-ro J'ULIN Fjodor Andreevic' Filipinoj: s-ro Jeordan Sogue s-ino Venus Cruz Vjetnama Esperanto-Asocio festis la 50-an datrevenon de sia fondiĝo (la 9a de decembro 1956 ? la 9a de decembro 2006) Dimanĉe, la 10an de decembro 2006, okazis en la konferencĉambro de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj, Hanojo, la jubileo okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio. Unu horon antaŭ la ceremonio, VEA organizis gazetarkonferencon, donante al la ĵurnalistoj el informagentejo, radio kaj televido informojn pri Esperanto, pri vjetnama Esperanto-movado kaj pri la venontjara 63a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto okazonta en Hanojo en 2007.Partoprenis 120 homoj en la festo, el kiuj menciindas s-ino Mac Thi Kim Cuc, vidvino de s-ro Nguyen Van Kinh, la fondinto de VEA, s-ino Nguyen Thi Cuc, vidvino de s-ro Nguyen Duc Quy, la unua prezidanto de VEA, elvenintaj el la Sudo. Delegitoj el Hanojo, Ho Chi Minh-urbo, Hajfongo, Danango faris la ceremonion pli solena kaj grandioza. S-ro Nguyen Van Loi, prezidanto de VEA, legis raporton pri la fruaj aktivadoj de la vjetnama esperantistaro, de la jaroj 1930, antaŭ la fondiĝo de la Asocio, pri la atingaĵoj dum la diversaj etapoj post ties fondiĝo, precipe pri la jaroj de lukto por nacia sendependeco kaj reunuiĝo, kaj la nuna erao de paco, integriĝo en la monda komunumo. Esperanto ĉiam ludis gravan rolon kiel ponto por internacia kompreniĝo kaj amikeco. Oni laŭtlegis salutleteron de s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj de s-ro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM. Oni ankaŭ informis, ke 10 esperantistoj el 8 landoj sendis gratulleteron. S-ro Kumaki Hideo el Japanio, malnova amiko de vjetnamaj esperantistoj, sendis donacon: sian esperantan tradukon de japana dramo “Kvinetaĝa Pagodo” verkita de Kouda Rohan kaj Tugami Tadasi. Speciala numero de la bulteno “Verda Mesaĝo el Vjetnamio” okaze de la jubileo aperis en tiu tago, kun interesaj dokumentoj pri la historio de la vjetnama esperanta movado. Menciindas la artikolo “Onklo Ho kaj Esperanto” de Tran Quan Ngoc, vicprezidanto de KAEM kaj de VEA, en kiu la aŭtoro donis informojn, pruvante, ke Prezidento Ho Chi Minh ellernis Esperanton ekde la jaro 1917 kaj uzis ĝin en multaj okazoj kaj tiel fariĝis la unua vjetnamo parolanta Esperanton. Tiun artikolon publikigis ankaŭ la tutlanda gazeto Van Nghe (Beletroj kaj Artoj) en la vjetnama (publikigita la 2an de decembro 2006). Rememorinte pri pasintaj etapoj, ni ne forgesas, ke gravaj taskoj atendas nin: venontjare en julio, okazos la 63-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en Hanojo. Ĉiuj esperantistoj sen diferencigo de aĝo aktive sin preparas, laŭ sia ebleco, por tiu grava evento. La jubileo finiĝis per artaj programeroj: S-ro Tran Quan Ngoc prezentis 50 siajn pentraĵojn pri pejzaĝoj de eŭropaj kaj aziaj landoj, inkluzive de Barato kaj Nepalo, kiun li vizitis okaze de la 4a Azia Kongreso de Esperanto en 2005; kaj junulinoj el Yumejho-sekcio de Hanoja Esperanto-Asocio prezentis kantojn kaj dancojn. Nguyen Xuan Thu, Ĝenerala sekretario de VEA [email protected] Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema. La 29-a Jara Kongreso de Pakistana Esperanto-Asocio La 29-a Jara Kongreso de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) okazis la 15-an kaj 16-an de decembro 2006 en Multan. La 15-an, komence s-ro Abdul Quddoos Shafqat prelegis versojn el la Nobla Kuraano. Ĝeneralan kunsidon prezidis ano de KAEM el Pakistano s-ro Tariq Umar Chauhdry. Ĉiuj prezentis sin pri la nomo kaj la urbo. Poste okazis sesio de lokaj raportoj. Oni raportis pri Multan, Lahore, Gujranwala, Leki Mervat, Karaĉi, Kasur kaj Murree. Krome ĝenerala sekretario s-ro Jawaid Eahsan raportis pri apero de la "Facila Esperanto" (oficiala organo de PakEsA). Post la vespermanĝo okazis elektoj de PakEsA por du kalenderaj jaroj (2007-2008). Jen estas la nove elektita estraro. Prezidanto: s-ro Shabbir Ahmad Sial (Lahore) Ĉef-vic-prezidanto: s-ro Prof. Rahim Shah Khan (Lahore) Ĝenerala sekretario: s-ro Hafiz Abdul Quddoos Shafqat (Multan) Prezidanto de Pakistana Esperanto-Junulara Organizo (PEJO): s-ro Irfan Mehdi (Lahore) Ĝenerala sekretario de PEJO: s-ro Muhammad Afzal (Lahore) La 16-an oni decidis datojn de la 30-a Somera Kunveno, la 30-a Jara Kongreso kaj aliaj kunsidoj. PEJO kaj IEA, kiel sekcioj de PakEsA, raportos pri sia agado kaj progreso. Tariq Umar Chauhdry [email protected] [email protected] La 38a Korea Kongreso de Esperanto La 14an-15an de oktobro, la 38a Korea Kongreso de Esperanto okazis en Centro por Evoluigo de Homa Rimedo en POSCO (Pohang Ĉtal-Kompanio) en la bela havenurbo Pohang sudoriente de korea duoninsulo. Al la kongreso aliĝis 131 personoj inkluzive 19 fremdlandanojn el Ĉinio, Japanio kaj Tajlando. La kongresa temo estis "La Rolo de Esperanto por Kontribui al Regiona Komunumo". Estis jenaj fakaj kunsidoj: Korea sekcio de ILEI, SAT-anoj, Espera Mondo, Katolikismo, Kristanismo, Ŭonbulismo, Rondo-ktp. En la kongresa universitato prelegis d-ro KAWANISHI Tetsurou (el Japanio) pri la "Sano kaj korpa movo en referenco al Taegukkwon laŭ esploranalizo de kuracisto pri rehabilitado" kaj prof. So Jin-su sub la titolo "Rokarto de primitivuloj en montaro Altajo de Mongolio". Kadre de la kongreso okazis simpozio pri la kongresa temo, en kiu prelegis d-ro PARK Wha-chong (vicprezidanto de KEA) pri "Medicina servado al socio per Esperanto en Kyeongbuk-filio", pastoro HA Gwang-rak pri "Lingva instruado por la nekoreaj laboristoj" kaj s-ro HO Song (KEA-estrarano pri eksteraj aferoj) sub la titolo "Kiel koreaj esperantistoj kulture interŝanĝu kun edziniĝintaj enmigrintoj kaj enmigrintaj nekoreaj laboristoj?" Oni diskutis en la simpozio: “Pro la rapide malvastiĝanta terglobo multaj homoj transloĝiĝas en fremdajn landojn kaj ofte suferas pro lingvaj muroj. Nuntempe en Koreio troviĝas multaj nekoreaj laboristoj kaj edziniĝintaj enmigrintoj. Ili suferas kaj fojfoje malprofitas pro malfacileco de komunikado. Kiamaniere ni, esperantistoj, povas helpi la malfortulojn per Esperanto? Kiel ni povas disvastigi nian lingvon al tiuj, kiuj urĝe bezonas komunikiĝi kun fremdlingvanoj?” Kaj oni konkludis, ke unue sciigu la enmigrintojn pri Esperanto-komunumo, kiel pri ilia amikaro, per medicina servo kaj ceteraj. Per tio multaj el ili interesiĝos pri Esperanto aŭ favoros al ĝi, ĉar plejparto de ili ne tuj povas sukcese lerni Esperanton pro la manko de tempo. La kongreso estas tre sukcesa. Multaj kongresanoj laŭdis la LKK-n precipe pro la bela kongresejo, abundaj artaj programeroj kaj tre bongustaj manĝaĵoj en la interkona vespero. Kim Uson [email protected] Al interesitoj pri Budhismo Budhismo estas la plej populara religio en multaj aziaj landoj. Ni bezonas disvastigi Esperanton en aziaj landoj, atentigante azianojn pri tio, ke pere de Esperanto budhanoj en malsamaj nacioj povas pli libere interkomunikiĝi inter si, kaj ke la ideo de Esperanto estas ne malproksima de tiu de budhismo. Budhana Ligo Esperantista (BLE) fondiĝis jam en 1925, kaj refondiĝis antaŭ 4 jaroj. Ĝiaj membroj estas ankoraŭ malmultaj. Sed ĝi iel klopodas por la movado; konkrete dirite, eldoni jargazeton "La Esperanta Budhano", havi TTT-ejon por tie publikigi esperantigitajn sutrojn, havi retan diskutejon, okazigi budhanan fakkunsidon dum UK, ktp. BLE kore bonvenigas vian partoprenon. Yamaguti Sin'iti [email protected] Adreso: Tutihara 3-205, Tenpaku-ku, Nagoya, JP-468-0026 Japanio Ĉinio: Esperanto Movado en Shandong-provinco De la 24 ĝis la 30a de junio, Shandong-a Esperanto-Asocio celebris sian dudekan jariĝon. Pli ol 80 gesamideanoj ĉeestis la kunvenon kaj ĝuis la ĝojon, kiun Esperanto alportis al ili. En Shandong-a provinco, 400 kilometrojn sude de Pekino, la historio de Esperanto-movado komenciĝis ekde la 1920-aj jaroj. Laŭ la nekompleta kolekto de materialoj pri Esperanto-movado en Shandong-a provinco, s-ro Yu Daoquan devas esti la unua esperantisto de nia provinco. Li eklernis Esperanton en la jaro 1922 kaj fariĝis la delegito de UEA en Jinan. Poste, en Qindao, Zaozhuang, gubernio Huang aperadis sekve Esperantaj aktivadoj. Dum la 1950-aj jaroj, en la provinco laboris tre elstara esperantisto, kies nomo estas Yue Jiaxuan. Kiam li estis juna, li eklaboris en Shanghai-a Esperanto-Asocio. Li estis laborema kaj diligente, sindone laboris por Esperanto dum multaj jaroj. Li estis laŭdata de ĉiuj siaj esperantistaj kolegoj. Post la jaro 1950, li venis en Shandong-an provincon kaj laboris en la Xinhua-Librejo; li amis Esperanton kaj tradukis kelkajn gravajn artikolojn de Mao Zedong kaj kontribuis multe al Esperanto-movado. Post la Liberiĝo de la tuta lando, sub la subteno de la registaro, Esperanto-movado vigliĝis, Ĉina Esperanto-Ligo fondiĝis en Pekino kaj Esperanta gazeto "El popola Ĉinio" publikiĝis. Esperanto-movado viglis en Ĉinio, sed bedaŭrinde en Shandong-a provinco, oni ne trovis la informon pri Esperanto-movado dum tiu periodo. Esperanto-Movado en la provinco revigliĝis ekde la fino de la tiel nomata "granda kultura revolucio". En la jaro 1979 post la Dua tutlanda Kunveno de Esperanta Laboro, iuj gejunuloj eklernis Esperanton kaj aktivadis en Jinan, Qindao, Yantai, Zaozhuang, Linyi, Rizhao kaj aliaj lokoj de la provinco. En oktobro de la jaro 1982, la unua Esperanto-kurso funkciis en Shandong-a Universitato, kaj iom post iom lernantoj de Esperanto kunvenis kaj organiziĝis, Esperanto-movado funkciiĝis. La 4-an de aprilo 1984, la prepara komitato de Shandong-a Esperanto-Asocio fondiĝis en Jinan kaj la 28-an de junio 1986, Shandong-a Esperanto-Asocio fondiĝis oficiale en la Normala Instituto de Shandong. Esperanto-movado de Shandong-a provinco eniris en la novan etapon. Post la fondiĝo de la Asocio, Esperantaj aktivadoj estas subtenataj, organizataj kaj viglaj. La laboro de Esperanto faris kontribuon al la socialisma konstruo de la provinco. En la jaro 1989, esperantistoj de la provinco kunlaboris kune kun fama pola ĵurnalisto, esperantisto, sinjoro Roman Dobrzynski por Esperantaj filmoj, kiel "La progreso de la urbo Taishan", "la kamparanoj liberigitaj" kaj aliaj, por la inaŭguro de la filmoj en la pola televido, esperantistoj de Shandong-provinco iris en Polujon . En la jaro 1992, esperantistoj de Shandong bone kunlaboris kun Ĉina Esperanto-Ligo kaj Qingdao-a Esperanto-Asocio por la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Qingdao. Tiu kongreso sukcesis kaj donis bonan impreson al ĉiuj partoprenantoj . Ekde la jaro 1992, pro sukcesa instruado de Esperanto kaj konsiloj de la Asocio, en Shandong-provinco, la Buroo de personaj aferoj de Shandong-provinco ekkonsentis, ke la lingvo Esperanto povas esti unu lingvo de ekzamenoj por promocio de titoloj de profesio de laborantoj. Tio estas la unua fojo en Ĉinio, tio stimulas la lernadon de Esperanto en la provinco kaj multe kuraĝigis esperantistojn de aliaj provincoj. Tio rilatas la instruadon de Esperanto, ĉar en nia provinco, la instruado de Esperanto daŭre funkcias pli ol dudek jaroj en Shandong-a Universitato kaj en aliaj superaj lernejoj. En la jaro 1999 dum la 4-a tutlanda kongreso de Esperanto, Liu Xiaojun, instruisto de Esperanto en Shandong-a Universitato, ricevis la premion de instruado de Esperanto pro lia pli ol dekjara instruado de Esperanto. Tio ankaŭ estas la unua fojo en Ĉinio. Dum la 1990-aj jaroj, Esperantaj aktivadoj viglis kaj progresis multe.Precipe Shandong-a Asocio lanĉis la sloganon "Kunigu Esperanton kun la aktivadoj de eksterlandaj aferoj". Tio disvastigis la utilecon de Esperanto kaj fortigis la popolan diplomation. La amikeca interfluo inter ĉinaj esperantistoj kaj fremdlandaj esperantistoj multiĝis de jaro al jaro. Esperantistoj de la provinco ricevis pli ol cent esperantistojn el Japanio, Koreio, Francio, Hungario, Britio, Pollando, Usono, Kanado kaj aliaj landoj. La interfluo inter esperantistoj igis eksterlandajn popolanojn plimulte koni Ĉinion kaj Shandong-provincon, plibone koni la konstruadon de la nova Ĉinio kaj grandajn ŝanĝojn, kiu alportas al Ĉina popolo post la malfermo kaj reformo en nia lando, precipe vidigis al homoj la utilecon de Esperanto. Pro tiuj aktivadoj, plimultaj lokaj gvidantoj rimarkis, ke Esperanto estas ankoraŭ utila, ke Esperanto estas bona komunikilo kaj ili komencas kompreni Esperanton kaj ekvolas subteni Esperanto-movadon. Tial ĝi antaŭeniras normale, firme, stabile kaj faras sian kontibuon al la politika, ekonomia kaj kultura konstruo de nia provinco. Unuvorte, Esperanto-movado estas sana, fruktoplena kaj ĝi montris sian utilecon kaj avantaĝojn de Esperanto en Shandong-a provinco. Nuntempe Ĉinio estas konstruanta la socialismon kun Ĉinaj specialoj, kaj klopodas por konstrui unu pacan kaj harmonian societon. Precipe ekde la malfermo kaj reformo de la lando, Ĉinio havis grandan progreson en ĉiuj flankoj. Ĉinio fariĝas pli grava en la mondo, ĝia ekonomio disvolviĝas grandpaŝe, kaj la medio kaj la kondiĉo favoras al Esperanto-movado en la lando. Oni devas plej plene profiti tiun ŝancon. Dudek jaroj pasis rapide, nia asocio grandiĝis kaj maturiĝis. Kiel junulo, ĝi estas sana kaj fortika. Ĝi povas fari plimulte kaj plibone por Esperanto. Do ni devas forĵeti la nerealojn, labori diligente kaj antaŭeniri senhalte por bonvenigi pli grandajn kaj pli brilajn sukcesojn de Esperanto-movado de Shandong-provinco. Liu Xiaojun [email protected] [email protected] Ĉinio: Raporto el Liaoning-a province Amaso da studentoj kontaktis kaj lernis Esperanton La 9-an de septembro pli ol 260 studentoj anoncis sin por “la kurso de la evolua historio de Esperanto” funkciigita en Liaoning-a Universitato. 130 studentoj el tiu universitato elektis Esperanton kiel nedevigan studobjekton kaj lernis ĝin en du kursoj. Unu gvidantino estis diplomito de “la Kurso por baki Esperanto-instruistojn” funkciigita de Liaoning Esperanto-Asocio inter la lernojaroj 2005-2006. Ĝi finverkis kaj ĵus eldonis libron pri Esperanto. 2. Oficiale fondiĝis Kleriga Bazo de Esperanto por Altlernejoj La 18-an de oktobro Shenyang-a Muzika Universitato oficiale enkondukis Esperanton kiel nedevigan studobjekton kaj funkciigis la unuan kurson inter la lernojaroj 2006 kaj 2007. 85 studentoj ĉeestis en ĝi. 3. Okazis Esperanto-Seminario de Altaj Lernejoj en Liaoning La 22-an de oktobro estroj el la fremdlandaj lingvaj institutoj (fakultatoj) de 11 universitatoj en la provinco Liaoning venis al Liaoning-a Universitato por Esperanto-Seminario de Altaj Lernejoj en Liaoning organizata de LEA kaj Liaoning-provinca Instrua Instituto de Fremdlandaj Lingvoj por Altlernejoj (LIIFLA). La seminario celas efike antaŭenpuŝi la 2-an Kvinjaran Laborplanon de LEA por la 21-a jarcento kaj pliprofundigi Esperanto-instruadon de altaj lernejoj en la provinco. Ĝi estis la unua fojo por la provinco kaj neofta okazo en Ĉinio. S-ro Zhang Zhiming, vic-prezidanto de LEA, ĝenerala sekretario de LIIFLA kaj estro de Fremdlanda Lingva Instituto el Shenyang-a Universitato, prezidis ĝin kaj unuavice faris paroladon. En ĝi li priparolis la signifon kaj celaŭon de ĝi tiu seminario kaj historion de Esperanto. S-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, emfazis en sia parolado, ke Esperanto-instruado en altlernejoj estas plej efika metodo disvastigi Esperanton en la nuna Ĉinio, s-ro Song Yunsheng, honora prezidanto de LEA, ekzemple priskribis la rolon de Esperanto en la pasinteco kaj la nuntempo. S-ro Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA, eks-komitatano B kaj delegito de UEA, prezentis EA, KAEM kaj ILEI, kaj la situacion de Esperanto-instruado en la mondo. Poste sekvis varma diskuto. La 3-hora seminario atingis la sube komunan konscion. (1) grandskala evoluo de Esperanto rezultos el altaj lernejoj kaj rapidigos paŝon popularigi Esperanto-instruadon; (2) aktive kontaktas la koncernajn departementojn por restarigo de Esperanto en ekzamena objekto; (3) krei taŭgajn kondiĉojn por baki Esperanto-instruistojn kun bona kvalito, ekz. okazo de progresa kurso, enkonduko de elstaraj alilandaj Esperanto-instruistoj, praktikado en internaciaj aranĝoj aŭ ejoj, en kiuj tute uzas Esperanton ktp; (4) regule sendi estraranojn de LEA al la altaj lernejoj kiuj enkondukis aŭ preparis Esperanto-kurson por gvidi iliajn laborojn; (5) substreki la rolojn de internacia kunlaboro kaj apliko; (6) ĉiujare okazas la seminario kiel sistemo aŭ kutimo. La estroj, kies institutoj ne enkondukis Esperanton, certis, ke ili programu Esperanton en la instruan projekton kiel eble plej frue. Indas mencii, ke oni tre serioze atentas tiun ĉi seminarion. Bona rezulto venas el bona komenco. Estas antaŭvidebla, ke Esperanto-instruado komencos en dekkelkaj altaj lernejoj en la venontaj unu aŭ du jaroj, granda tajdo de Esperanto formiĝos en Liaoning! Wu Guojiang [email protected] [email protected] Tajvano: Esperanto en Mara Universitato de Kaohsiung La Tria Internacia Kunveno pri Marokulturo okazis en Nacia Kaohsiung Mar-Universitato dum du tagoj (la 19a-20a de oktobro 2006). Reza Kheir-Khah estis invitata por doni prelegon pri Esperanto (kaj mar-kulturo). Profesoroj kaj spertuloj de Singapuro, Japanio, Irano, Usono kaj Ĉinio partoprenis la kunvenon kiel prelegantoj aŭ specialaj gastoj. La tuta nombro de la partoprenantoj (inkluzive de aŭskultantoj) estis ĉirkaŭ 250. Reza donis la prelegon angle en unu plena horo kaj Prof. CM Cho (konata kiel Abengo, kaj kiu proponis la prelegon) interpretis en la ĉinan antaŭ 120 aŭskultantoj. Inter ili estis universitataj profesoroj, prezidanto kaj gravaj gastoj alilandaj. Post la prelego la universitato esprimis intereson oferti Esperanto-kurson al studentoj kiel kredita leciono en la venonta semestro kaj la universitata prezidanto persone invitis Reza kiel la instruiston. Apud la prelegejo estis ekspozicio de Esperantaĵoj. Klementina (estrino de lingva lernejo en Kaohsiung, kie nun estas du kursoj de Esperanto) kaj Vinjo (Esperanto-studento) estis apud la ekspozicio por doni klarigojn pri Esperantaj aferoj. Kelkaj el la partoprenantoj decidis lerni Esperanton kaj aĉetis librojn. Prof. Cho (Abengo) La 28an de oktobro en agrabla kafejo kunvenis 13 esperantistoj (2 ontaj) el sudo kaj nordo. Ni diskutis pri jenaj temoj: nove eldonita lernolibro, Zamenhofa Festo de la 16a de decembro, nova Esperanto-kurso kaj monata kunveno en Tajpeo. Klementina portis KD-n de la nova lernolibro kun voĉo de Reza. Oni povas mendi ĝin ĉe Klementina. Reza KHEIR-KHAH [email protected] Nepalo: Raporteto de ONES por Esperanto-Kongreso de NEspA La 25an de oktobro 2006 Mi estas feliĉa prezenti raporteton nome de Orienta Nepala Esperanto-Societo (ONES), Itahari. ONES estas orienta branĉo de NEspA. Ĝi ne havas longan historion, tamen ĝi diversmaniere agadas propagandi Esperanton kiel internacian lingvon por monda paco kaj amikeco inter homoj tra la mondo. Esperanto ekekzistis en la orienta Nepalo antaŭ kvin jaroj, kiam s-ro Cholnath Pokhrel ekinstruis gestudentojn de sia lernejo ĉiun sabaton. Post unu jaro s-ro Bharat Kumar Ghimire, la ĝenerala sekretario de NEspA vizitis nin kaj faris komitaton sub la prezidanteco de s-ro Satindranath Bandhopadhayay, nuna konsilisto de ONES. Li instruis kaj disdonis siajn spertojn pri la lingvo. Tuj post la ekzisto de la komitato s-ro Mukunda Raj Pathik, prezidanto de NespA, vizitis nin kaj instruis Esperanton. ONES multe suferis pro manko de instruistoj, kiam s-ro Cholnath Pokhrel foriris el Itahari. Tamen Ramesh Kafle, Shree Prasad Pokhrel kaj aliaj heredis lian laboron kaj komencis instrui Esperanton al komencantoj. ONES ĉiam partoprenis en gravaj eventoj organizitaj de NEspA kiel Internacia Himalaja Renkontiĝo, Antaŭkongresa Renkontiĝo, la 4a Azia Kongreso kaj la nacia kongreso. Ĝia nuna prezidanto jam partoprenis en la 90a UK en Vilno kiel la landa reprezentanto el Nepalo. ONES jam okazigis tritagan lingvan festivalon pasintan jaron. Tiam s-ro Bharat Kumar Ghimire kaj f-ino Apsana Giri kuraĝigis nin. S-ro Hori Yasuo, la prezidento de KAEM, vizitis ONES pasintan jaron. Grava historio ekekzistis ekde tiam en la oriento de Nepalo, ĉar li multe kuraĝigis gelernantojn dum sia vizito. Li denove volas viziti post la venonta 7a Internacia Himalaja Renkontiĝo. Multaj ONES-anoj korespondas kun multaj homoj en diversaj landoj. Multe da fremdlandanoj volas viziti nin kaj interkonatiĝi kun ni. Tio estas granda sukceso de ONES. ONES jam okazigis sian unuan kongreson antaŭ tri semajnoj. ONES jam larĝiĝis, kovrante najbarajn urbojn kaj urbetojn. Ĝi havas montaran klubon, el kiu tri gejunuloj partoprenis en la loka kongreso. S-ro Shree Prasad Pokhrel regule instruas komencantojn en Itahari kaj s-ro Cholnath Pokhrel instruas aliajn en Sakhuwa-Sava. ONES volus peti de NEspA kelkajn aferojn. Ĝi volus labori kun NEspA, dum programoj kiel Internacia Himalaja Renkontiĝo. Por tio NEspA devas doni ŝancon al ONES kaj al la branĉo en Pokhara organizi parton de tiaj programoj, por ke ambaŭ egale havu ŝancon interkonatiĝi kun alilandaj partoprenantoj. Tiaj programoj ankaŭ helpos nin gajni iomete da mono. Due ni volus peti de NEspA aranĝi nacian kongreson alterne oriente, okcidente kaj centre. Branĉoj estas partoj de NEspA. Ili devas evolui egale. Por tio almenaŭ unu komitatano de NEspA devas esti el ambaŭ branĉoj. Trie ni volus peti, ke ambaŭ branĉoj estu informitaj pri gravaj decidoj kaj aferoj, kiujn NEspA faros. Movado ne bone funkcias sen klarigoj kaj demokratio. Fine mi esperas, ke la kongreso sukcesos kaj ke ni havos klaran planon por atingi Esperantan celon. Jen estas la nunaj estraranoj de ONES: Prezidanto: S-ro Cholnath Pokhrel Vic-prezidanto: S-ro Shree Prasad Pokhrel Ĝenerala sekretario: S-ro Ganesh Neupane Sekretario: S-ro Santosh Karki Kasisto: S-ro Nav Raj Sigdel Cholnath Pokhrel [email protected] Nepalo: Fondo de Nepala Esperanto-Lernejo Aktivuloj de Nepalo fondis lernejon nomatan Nepala Esperanto-Lernejo (NEL) la 15-an de decembro 2006 por aktive propagandi kaj instrui Esperanton en Nepalo kaj eksterlande. NEL propagandos Esperanton en universitatoj/lernejoj kaj aliaj lokoj por ke homoj sciu almenaŭ la ekziston de la neŭtrala interancia lingvo Esperanto. Jen estas laborplano de NEL: 1. Propagandi Esperanton kaj montri lingvajn problemojn por ke pli kaj pli da homoj sciu pri la lingvo kaj ĝia bezono. 2. Organizi kursojn kaj instrui Esperanton al interesitoj. 3. Traduki nepalan literaturon en Esperanton kaj publikigi ĝin. 4. Instrui Esperanton enlande kaj eksterlande. 5. Organizi internaciajn Esperantajn seminariojn. 6. Prepari lernomaterialojn kaj broŝurojn pri Esperanto. NEL estas sendependa organizo sed kunlaboros kun NEspA/ NEJO/KAEM/UEA/TEJO/ILEI kaj aliaj internaciaj organizoj. Komitatanoj de NEL: Prezidanto: L.P. Agnihotry Direktoro: Mukunda Raj Pathik Sekretario: Bharat Kumar Ghimire Financaj Aferoj: Parasar Rijal Membroj: Ajit Joshi( Katmando), Himlal Parajuli (Pokhara) Chol Nath Pokharel(Itahari) Konsilanto: Hori Yasuo (KAEM-prezidanto, Japanio) Prof. Ammar Raj Joshi (Universitato Trivuban) Bharat Ghimire [email protected] RUSIAJ Fora Oriento kaj Orienta Siberio Kio koncernas movadon en RUSIAJ Fora Oriento kaj Orienta Siberio, nun en nia regiono de BAJKALO ĝis Pacifiko funkcias 2 Esperanto-grupoj kaj 1 klubo, en Irkutsk 5 membroj, en Ulan-Ude 5 kaj en Vladivostoko 16. Krome estas apartaj geesperantistoj en Jakutio 2, Magadana regiono 2, Kamĉatka regiono 2, Saŭalina regiono 2, Ĉabarovska regiono 3, hebrea regiono 2 kaj Primorjea 3. Bedaŭrinde ili malofte reeĥas je demandoj. Vladivostokaj geesperantistoj kolektiĝis la 30an de decembro por festi la 115-jariĝon de Esperanto-movado en Fora Oriento, ĉar la unua Esperanto-grupo estas organizita de Fjodor Postnikov fine de 1891 en Vladivostoko. Estas tre agrable konstati, ke eminenta japana verkisto Futabatei ?imei (HASEGAŬA Tacunosuke) en 1902 vizitis Vladivostokon kaj pere de Fjodor Postnikov konatiĝis kun Esperanto kaj poste en 1906 eldonis en Japanio la unuan Esperanto-lernolibron por japanoj. La nuna Esperanto-klubo PACIFIKO estis fondita en 1980 kaj nuntempe estas baza Esperanto-organizo de Rusia Esperantista Unio en For-Orienta kaj Orient-Siberia regionoj. Vladivostokaj geesperantistoj partoprenis en 2005 Esperanto-renkontiĝon apud Bajkalo, kaj ankaŭ en la venonta jaro 2007 okazos la simila renkontiĝo por Siberiaj kaj For-Orientaj esperantistoj.( ~ julie) Vladivostokaj esperantistoj havas firmajn kontaktojn kun japanaj, koreaj kaj Ĉinaj esperantistoj kaj havas deziron firmigi tiujn kun aliaj aziaj Esperanto-organizoj kaj apartaj esperantistoj. Esperanto-klubo PACIFIKO OIAK str. Petra velikogo, 4 Vladivostok 690950 RUSIO